Esperanto Flag

ESPERANTO

An international (constructed) language.

Esperanto tile

Medium size image (88KB) - Large image (144KB)

A version with standard orthography

Pater Noster

Contributed by Pierre Savoie - Email pjsavoie@rogers.com

Another version

Patro nia, kiu estas en la cxielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumigxu Via volo,
kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn,
kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

Hail Mary!

Hail Mary

Contributed by David G. Landsnes, MD - E-mail dgwlmd@superlink.net

Hail Mary!

Saluton, Maria,
grace plena,
la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de ventro via, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
pregxu por ni, pekantoj,
nun kaj en la horo de morto nia.
Amen.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

Hail Holy Queen!

Saluton, Regxino,
Patrino de kompato!
Vivo, dolcxeco kaj espero nia, saluton.
Al vi ni krias,
ekzilitaj filoj de Eva.
Al vi ni suspiras,
gxemante kaj plorante en cxi tiu valo de larmoj.

Ek, tial, rekomendanto nia,
tiujn viajn okulojn de kompato al ni turnu.
Kaj Jesuon, benitan frukton de ventro via,
al ni post cxi tiu ekzilo montru.
Ho milda, ho pia,
ho dolcxa Virgulino Maria!

V. Pregxu por ni, Sankta Generintino de Dio!

R. Por igi nin inda al la promesoj de Kristo.

Ni pregxu: Gracon vian ni petas, Sinjoro,
en niajn mensojn versxi,
por ke ni, kiuj la enkarnigxon de Kristo Filo via,
anoncitan de angxelo, sciigxis,
per pasiono lia kaj kruco,
al gloro de relevigxo estu kondukita,
de la sama Kristo Sinjoro nia.
Amen.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

The Sign of the Cross

En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankta. Amen.

Glory to the Father!

Gloro al la Patro
kaj la Filo kaj la Spirito Sankta.
Kiel estis en la komenco
kaj nun kaj cxiam kaj en epokoj de epokoj.
Amen.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

Glory to God in the Highest!

Gloro al Dio en la supera alto
kaj sur la tero paco al homoj de bonvolo.
Ni lauxdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni glorigas vin,
dankon ni donas al vi pro granda gloro via,
Sinjoro Dio, Regxo cxiela,
Dio la Patro cxiopova.
Sinjoro Filo solenaskita, Jesuo Kristo,
Sinjoro Dio, Sxafido de Dio,
Filo de la Patro,
kiu forprenas la pekoj de la mondo,
kompatas nin;
kiu forprenas la pekoj de la mondo,
ricevu pregxon nian.
Vi, kiu sidas al dekstre de la Patro,
kompatas nin. Cxar vi sole estas Sankta,
vi sole estas la Sinjoro,
vi sole la Plejaltulo, Jesuo Kristo,
kun Sankta Spirito en la gloro de Dio la Patro.
Amen.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

O Good Jesus!

Ho Bona Jesuo,
liberigu nin de pekoj niaj;
liberigu nin de la fajroj de Geheno;
konduku en paradizon cxiujn animojn,
precipe tiujn,
kiuj kompaton vian pleje bezonas.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

The Apostles' Creed

Mi kredas en Dio la Patro cxiopova,
Kreinto de la cxielo kaj la tero.
Kaj en Jesuo Kristo,
Filo lia sola, Sinjoro nia,
kiu estis koncipita de la Spirito Sankta,
naskita de Maria Virgulino,
suferis sub Pontio Pilato,
estis krucumita, mortis kaj estis entombigita,
malsupreniris al infero,
trian tagon relevigxis el la mortintoj,
supreniris al la cxielo,
sidas dekstre de Dio la Patro cxiopova,
de kie li venos por jugxi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas en la Spirito Sankta,
sanktan Eklezion katolikan,
komunion de sanktuloj,
pardonon de pekoj,
relevigon de karno kaj vivon eternan.
Amen.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

The Nicene Creed

Mi kredas en unu Dio,
la Patro cxiopova,
faranto de cxielo kaj tero,
de videbla cxio kaj nevidebla.

Kaj en unu Sinjoro Jesuo Kristo,
la Filo de Dio solenaskita,
kaj de Patro naskita antaux cxio epoko.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
naskita ne farita,
kunsubstanca kun la Patro;
per kiu cxio farita estas.
Kiu por ni homoj kaj nia savo,
subiris el cxielo.
Kaj enkarnigita estas de Spirito Sankta el Maria Virga,
kaj homo farita estas.
Krucumite ankaux pro ni sub Pontio Pilato,
suferis kaj entombigita estis,
kaj relevigxis trian tagon,
laux la Skriboj,
kaj superiris en cxielon,
sidas dekstre de la Patro.
Kaj denove venos kun gloro,
por jugxi la vivantajn kaj mortintajn,
de kies regno ne estos fino.

Kaj en la Spirito Sankta,
Sinjoro kaj viviganto,
kiu el la Patro kaj la Filo elvenis.
Kiu kun la Patro kaj la Filo kune estas adorata kaj kunglorigata;
kiu diradis per la profetoj.

Kaj en unu, sankta, katolika
kaj apostola Eklezio.
Mi konfesas unu bapton por pardono de pekoj.
Kaj atendas la relevigxon de mortintoj
kaj la vivon de la venonta epoko.
Amen.

Contributed by Stefano Kalb - E-mail stefano@pobox.com

Esperanto alphabet

Alphabet

Contributed by Pierre Savoie - Email pjsavoie@rogers.com

SECTION INDEX CONVENT OF PATER NOSTER CHRISTUS REX

© Copyright Christus Rex, Inc.